Vojagho en Burkinio kaj Togolando januaro 2014 - nomad kurso n° 1
Ni vojaghis 12 francoj, 2 burkinanoj kaj 2 togolandanoj dum unu monato tra Burkinio kaj Togolando kaj finis nian vojaghon en la Instituto Zamenhof
raporto pri vojagho en Burkino kaj Togol
Document Adobe Acrobat 1.8 MB

 

Karaj geamikoj,
Adjevi skribis por danki nin kaj fine de sia mesago li aldonis la chi-suban artikolon kiun li verkis por sendi al kelkaj esperant'jhurnaloj..... Jen ghi :

 

Brile kaj sukcese disvolviĝis Nomad’kurso. La inciato proponis vojaĝojn, kiuj inkluzivis E-kursojn, vizitojn al esperantistoj, al vidindaj lokoj, de Francio tra Alĝerio, Burkino kaj Togolando dum plena monato. Partoprenis ĝin dekomence 12 gefrancoj (Robin, Michel, Marie, Anne, Clotilde, Didier,  Bergère, Roberto,  Jean-Pierre,  Monique, Gerard, Evelyne), sed al tiuj ĉi aldoniĝis surloke kvar afrikaj amikoj po 2 el Burkino (Armel, Arouna) kaj Togolando (Kossi kaj Jérôme), de la 13-a de januaro ĝis la 13-a de februaro 2014.

 

En Vagaduguo la nomadkursanoj konatiĝis kun la produktejo de tofuo. Ili vagadis tra la urbo, interkonsiliĝis kun Armel kaj lokaj fortoj pri Esperanto-kurso! Okazis lingva staĝo malfermita al ĉiuj kun paŭzetoj! La posttagmezoj estis plene destinitaj al nomad’kursanoj por malkovrigi al ili la burkinan ĉefurbon, agadojn de la organizaĵo Orange Bleue Afrique<www.lorangebleue.org> ĉirkaŭ interesaj temoj.

 

En Nouna kaj Aurovillage <www.aurovillage.org> la grupo ripozetis, konatiĝis kun la lokuloj kaj ligis ĉiuspecan amikecon! Tie ili ankaŭ estigis staĝon de esperanto por ĉiuj plenkreskuloj ĉeestantaj en la Aurovillage. La matenoj estis dediĉitaj al  malkovro kaj partopreno en diversaj aktivaĵoj surloke. En la surloka lernejo St Jean okazis en festa etoso prezentoj pri «valizo-vortoj», desegnaĵoj kaj danco per akordiono same, kiel atelieroj pri mielo kaj la mondo de abeloj, seancoj de malstreĉiĝo, prezento de Esperanto, diskutrondo, debatetoj, interŝanĝo por plibone konatiĝi kun la lernejanoj.

 

En Kante, kvankam forestis amiko Akanto – juna, vigla kaj interesega kamparano – pro formado nun en Israelo, la grupo travivis mirindan sperton ĉe ties familio. Vizitoj kondukis la grupanojn jen en ĝardenoj, jen  al grupoj da ĝardenistoj…

 

La etapo en la sudo de Togolando markiĝis per konatiĝo kun mia familio kaj kun la kvartalo Nukafu kaj interkonsiliĝo pri la cetera programo. Ne mankis ankaŭ vizitoj al kulturdomo STEJ <www.stejtogo.org>, al Mytro Nunya <www.mytronunya.info>, alia kvartala kaj aktiva domo, kie esperanto estis prezentita kaj instruota. Kursoj de esperanto sub mia gvido kaj prelego pri Voduoj same okazis.Renkonto kun la esperantista familo Koku kaj Valentine kaj iliaj tri infanoj en Gliĝi. Vizito al Kleve, fora vilaĝo ĉe esperantistaj fratoj Agossou kaj Zinsou, al Anjronkope mia naskiĝvilaĝo. Vizitoj al Sika, kie tre junaj togolandaj geniuloj fabrikas printilon 3D kaj al Instituto Zamenhof (IZo), kiu tiam festas dekjariĝon. En IZo okazis la samaj prezentaĵoj kiel en la lernejo St Jean.

 

La adiaŭan vesperon Babilmanĝa renkontiĝo donis eblon al la nomad’kursanoj renkontiĝi kun kelkaj lomeaj esperantistoj. Dum la renkontiĝo okazis diskutrondo kaj sperto-interŝanĝo, klarigoj pri la temo: “utileco de Esperanto“ ĉirkaŭ manĝaĵoj kaj trinkaĵoj en la ĝardeno de mia hejmo. La aranĝo daŭrigis en gaja etoso iom pli malfrue en la nokto per prezento de popolara tradiciaj dancoj en la strato “fidélité“ fare de niaj francaj geamikoj. Pli ol 30 Babilmanĝ-antoj  kaj kvartalanoj ĉeestis  kaj  ili plene, abunde ĝuis la spektaklon.

 

La diferenco inter la komenco de la iniciato kaj la fino, estas ke ĉiuj nomadkursanoj flue parolas Esperanton! Plie, firmiĝis amikaj rilatoj inter Afriko kaj Francio, elpensiĝis projektoj i.a  Nunaj renkontiĝoj. Nouna franclingve estas urbeto en Burkino. Ĝi estas la plej proksima urbo de Aurovillage, kie gastis kaj proptradiciaonis multajn aktivaĵojn Nomad’kursanoj. Nunaj renkontiĝoj estas nova formo de renkontiĝo kiu celas kunigi esperantistojn el diversaj horizontoj, por ke ili povu esperantumi dum unu aŭ du semajnoj en Nouna. La unua renkontiĝo plejprobable okazos post tri jaroj kaj certe ne sekvos la rutinon de la  E-movado.

 


• oser la solidarité

• parler équitable

• encourager la scolarité des filles

• agir en soutenant les élèves

Koffi Gbeglo