Programite por okazi la 25-an de septembro 2017, la lerneja rekomenco finfine okazis la 2-an de oktobro 2017. Tiun tagon, en Instituto ZAMENHOF, multnombraj estis la gepatroj kaj la gelernantoj
kiuj ghoje revenis al la Instituto en belaj kaj novaj vestajhoj por rekomenci siajn lernejajn laborojn. La tre bonaj jarfinaj rezultoj de la antaua lernojaro 2016-2017 estis motivigo por multaj
gepatroj enskribigi siajn gefilojn en Instituto ZAMENHOF. Post la periodo dedichita al la enskribighoj la lernantaro de Instituto ZAMENHOF aspektas jene.
Infanvartejo (CI)
--------------------
Estas 39 gelernantoj : 15 knaboj 24 knabinoj
Elementa nivelo
-----------------
Estas en
- La unua klaso (CP1) : 47 gelernantoj (18 knaboj 29 knabinoj)
- La dua klaso d (CP2) :37 gelernantoj (17 knaboj) 20 knabinoj)
- La tria klaso (CE1) :47 gelernantoj (26 knaboj 21 knabinoj)
- La kvara klaso (CE2) :35 gelernantoj( 13 knaboj 22 knabinoj)
- La kvina klaso (CM1) :39 gelernantoj( 24 knaboj 15 knabinoj)
- La sesaklaso (CM2) : 39 gelernantoj( 24 knaboj 15 knabinoj)
Mezgrada nivelo (Kolegio)
-------------------------
Estas en la
- unua klaso (6ème) : 62 gelernantoj(35 knaboj 27 knabinoj)
- dua klaso (5ème) :54 gelernantoj (27 knaboj 27 knabinoj)
- tria klaso (4ème) :50 gelernantoj (26 knaboj 24 knabinoj)
- kvaraklaso de (3ème) : 50 gelernantoj (31 knaboj 19knabinoj)
Kompare kun la pasintaj jaroj, estas altigo de nombroj de gelernantoj en iuj klasoj kaj malaltigeto en aliaj. La altigo aperas chefe en la sesa klaso de la elementa nivelo kaj en la kvara klaso
de la mezgrada nivelo. Okazis tiel pro la fakto, ke :
- En Instituto Zamehof (IZo) la rezultoj de la jarfinaj ekzamenoj de la sesa klaso elementa kaj de la kvara klaso mezgrada estis tre bonaj kaj ebligis al la kandidatoj ricevi siajn
finstudajn diplomojn en la niveloj.
- La malaltigeto de nombro en iuj klasoj, precipe elementnivelaj, kauzis la fakto, ke nun kreighas chie neleghaj lernejoj (kvazau nigrmerkajhoj) en la urbo Lomeo. Tiuj neleghaj
lernejoj ne havas permeson de la shtato por funkcii.Plie, ili ne pagas imposton al shtato, nek asekurigas siajn instruistojn. La instruistoj de tiuj lernejoj havas salajrojn nur dum la
lernotempo, kaj neniom dum la ferioj. Ech mankas necesejoj en tiaj lernejoj. Male, Instituto Zamenhof estas tute legha lernejo, kiu asekurigas chiujn siajn laborantojn. La lernokotizo en la
neleghaj lernejoj estas pli malaltaj ol tiuj de Instituto Zamenhof. Jen do iuj gepatroj, kiuj komprenas neniam preferas neleghajn ( NIGRAJN au SOVAGHAJN)lernejojn por pagi malpli, tute
forgesante, ke la kvalito estas pli bona ol la kvanto. Sed, kiam la gelernantoj atingas ekzamenajn klasojn gepatroj petas ilian enskribighon en IZo. Tamen Instituto Zamenhof havas tre bonajn
nombrojn de gelernantojn.
Oni povus demandi pri la sorto de Esperanto en Instituto Zamenhof.
Jes, la lingvo estas regule instruata. Chiujare IZo havas pli ol 60 novajn gelernantojn, kiuj la tutan lernojaron studas Esperanton. Tiel funkcias tiu sistemo de 2004 ghis nun 2017-2018 kaj pli
poste. Tio klarigas parte la Esperanto-nivelon bonan de togolandanoj, char preskau chiuj junaj esperantistoj togolandaj eklernis Esperanton en Instituto Zamenhof.Ech en Benino kaj Kotdivuaro
estas nun junaj espeprantistoj kiuj eklernis Esperanton en IZO, kaj ne nur tion.
La informadika kurso regule okazas por chiuj gelernantoj de la kolegio. Ili lernas teksprilaboron kaj la uzadon de aliaj programoj, jes ankau la utiligadon de interreto.
Komprenindas la kvazau devizo de la lernejo "En Instituto Zamenhof, oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo......." ( la tuta medidtajho aperas sube). La instruado en Instituto Zamenhof
koncernas la formadon de kompleta homo. Tion chi atestas gepatroj, kiuj asertas, ke la gelernantoj de IZo havas tute alian konduton kompare kun gelernantoj de aliaj lernejoj. Ho jes, ankau
gelernintoj de IZo ion tian rakontas. Tiel ili montras sian dankemon al tiu lernejo, kiu taskas al si kontribui en la formado de homo kompleta pere de siaj lecionoj diversaj.